La difino en la esperanta Vikipedio estas simple traduko de la hispana Vikipedio farita de la hispano Kani:
// http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dramaturgo&action=history // http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Kani La dif. en la franca Vikipedio estas tre simila al la hispana (kaj la PIV-a). En la praktiko la iom malsama senco probable ne tro gxenas kaj estos klarigita pro la kunteksto, cxu ne? Aux pri kiu frazo vi stumblis, Istvan? Nenio kompare al la konata pudingo-problemo: // http://www.ipernity.com/blog/petro_desmet/134068 aux ecx nur la "piedo"-demando: // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/253259 Saluton Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "pistike65" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Sonntag, 30. Mai 2010 07:32 Betreff: [revuloj] Dramaturgo Volante kontroli la sencon de "dramaturgo", mi rimarkis ghian mankon. Lau NPIV, = "autoro de teatrajhoj". Ankau en la Tekstaro mi trovas tiusencajn uzojn. Do, la sencodiferenco inter "dramaturgo" kaj "dramisto" estus nur harfajna. En la hungara, germana, bulgara kaj certe aliaj lingvoj, "dramaturg" estas tamen io alia: ia literatura konsilisto che teatro, adaptisto de teatrajhoj ks. Se entute havi "dramaturgo" en Esperanto, tiu senco estus pli utila. Nuntempe chiu uzas ghin influate de alilingvaj uzoj, mi supozas... amike Istvan Ertl
