Jes, dankon Antonio,

fine Istvan pravas, cxu ne, ke la difino de "dramaturgo" en PIV ("auxtoro de 
teatrajxoj") almenaux estas ne suficxe preciza por distingi la du funkciojn:

- verki la teatrajxon (la dialogojn, la tekston)
- arangxi kaj surscenigi tiun tekston.

Ambaux taskojn povas plenumi unu "auxtoro" aux pluraj (teatrajx-verkisto 
unuflanke, surscenigisto aux teatrajx-arangxanto aliflanke), kiel vi gxuste 
montris per la ekzemplo de Sxekspiro.

Cetere pri "dram-verkisto". Dramo estas difinita gxenro apud ekz. tragedio 
aux komedio k.a. Pro tio "dram-verkisto" estas pli malvasta ol dramaturgo 
(en la senco de verkanto de l' teksto).

Dramaturgo ampleksas la nociojn dram-verkisto, komedio-verkisto, 
tragedio-verkisto.

Cxu mi nun komentu per iuj stultaj gxeneralajxoj pri la analizaj kapabloj de 
"cxiuj" (rusaj) matematikistoj ("matematikistoj kulpas")? Certe ne.

ReVo estas dramo, bedauxrinde kun tro malmulte da amuzaj elementoj.

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "f_sophia" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 30. Mai 2010 16:32
Betreff: Re: [revuloj] Dramaturgo


Bernhard Pabst skribis:
> Cetere li maltrafas la demandon: Ke Sxekspiro aux estas dram-verkisto aux
> dramaturgo en la PIV-a senco, estas eksterdiskute. Sed kiel oni nomas
> nuntempulon, kiu preparas teatrajxon de Sxekspiro niatempe? Li do ne 
> verkis
> la dramon (ne estas la auxtoro de la teksto), sed responsas pri la moderna
> arangxo kaj sursceneja prezento.

Sxekspiro estis ambaŭ... kaj dramaturgo kaj dramverkisto.
Fakte li estis kaj auxtoro de siaj propraj verkajxoj kaj "arangxanto" de
dramoj de aliaj auxtoroj. Cxu vi scias ke li estis ankaux la dramaturgo
de "la viroj de la regxo" (teatra grupo)?

Gxis

Antonio Codazzi




Rispondere a