Pokrovskij: > Bonaj esperantistoj ne uzas la vorton "dramanturgo". Gxin uzas fusxuloj > malkapablaj lerni la bazajn vortokreajn elementojn de Espeperanto > (precipe la filologiistoj, kiuj -- kiel mi jam diris -- estas speciale > maldotitaj pri lingvolernado).
Cxu gulago, pun-laborejo aux nur tortur-kelo? Cxu do ne "poetoj kulpas" (la malnobla Lowenstein-Corsetti), sed filologiistoj [legu filologoj] kulpas (la simile malagrabla Pokrovskij)? Cetere li maltrafas la demandon: Ke Sxekspiro aux estas dram-verkisto aux dramaturgo en la PIV-a senco, estas eksterdiskute. Sed kiel oni nomas nuntempulon, kiu preparas teatrajxon de Sxekspiro niatempe? Li do ne verkis la dramon (ne estas la auxtoro de la teksto), sed responsas pri la moderna arangxo kaj sursceneja prezento. Cxu tro malfacile komprenebla, Sercxjo? Bernhard
