> Antonio:
> [...].  > Cxu la akademianoj en cxi tiu listo povas konsideri (ne nur) mian 
proponon?

(temis pri la vorto "magaraŭ")
Mi firme subtenas vian proponon.

 > [...]
> Lingvo estas komunikado... komunikado ofte estas diskuto... do sen diskutoj ne
> necesas lingvo. :)

Jes ja!
Kaj sen la lingvoj ne estus diskutoj, eble nur kelkaj feromonoj, gestoj, 
rigardoj, korpaj sintenoj, strangaj bruoj kiel tiuj de mia kato al la 
homoj :-). Certe la homoj ne plu diskutos pri gramatiko, religio, 
psikologio, teĥniko, politiko k.t.p.

Por reveni al la vorto "magaraŭ", probable ne mi uzos ĝin ĉar mi ne 
kutimas elpensi esprimaĵon samsignifan sed mi opinias ke ĝi estas tre 
bona alternativo al ĉiuj aliaj manieroj samdiri en kiu oni ja misuzas la 
vorton de Dio.
Plej bonan tagon al vi en Italio deziras
Mireja



Rispondere a