2010/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> --- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote:
>
> [...]
>
>> Nu, aktiva nur en lingva/gramatika/imperativa senco, ne en ia reala
>> senco.
>
> Ĝi estas aktiva same kiel peto aŭ preĝo estas aktivaj, kompare kun
> melankolia veo.

Sed peto estas dirita al iu, kiu povas plenumi la peton, kaj pregxo al
dio en kiu la parolanto supozebla kredas.

> Fakte tiu "magaraŭ" estas duobla deziro: "mi deziras, ke mia deziro
> efektiviĝu".
>
> "Mi deziras, ke vi estu sana" logike diferencas disde
> "Magaraŭ vi estu sana" = "Mi deziras, ke efektiviĝu ke vi estu sana".
> La esprimo "Estu sana" estas fakte nelogika: mi ne ordonas al vi esti
> sana, fakte ĝi estas surogato de magaraŭ-frazo.

!?!?

Mi apenaux povas imagi deziri ion, kaj NE deziri ke mia deziro efektivigxu!

Cxu vi vere povas imagi vin sincere diri (ekzemple) "Mi deziras akvon"
SEN ankaux deziri ke tiu deziro efektivigxu? Kion alian signifu "Mi
deziras"? Se vi ne volus ke tiu deziro efektivigxu, kiel sencas ecx
diri "Mi deziras akvon"?

Kaj se la koncepto de tia "duobla deziro" sencas kaj distingeblas de
"normala" aux "unuopa" deziro, sxajnus ke ankaux ni povus imagi
"trioblan deziron": "Mi deziras, ke mia 2a-deziro (ke mia 1a-deziro
efektivigxu) efektivigxu", kaj ke tio ankaux estus ia senteble malsama
deziro ol tiu "duobla deziro". Cxu vi sentas tian distingon ankaux?

Bone, eble mi rezignu pri la afero kaj lasu gxin por tiuj kiuj vidas
tiajn distingojn kaj sentas la bezonon esprimi ilin. :)

dankon,
russ

Rispondere a