2010/6/26 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Ĉar la koncerna individuo ne nepre estas heroo, oni aplikas tiujn > koncepton ankaŭ al la personoj neniom heroaj. Ekz-e la lasta caro > Nikolao la Dua neniel estis heroo, li estis plena nulo kiel > politikisto; kaj ĝuste en lia nuleco multaj vidis la kaŭzon de la > Rusia Revolucio. Kaj por kontesti ĉi tiun tezon la marksistoj uzas > ĝuste la koncernan argumentadon: ne la individuo Nikolao la Dua (ne > lia persona nuleco) kaŭzis la revolucion, sed la stato de la socio.
Tamen laŭ la _vere_ evoluinta koncepto marksisma (kiun eksplikas ĝuste la tradukita artikolo), personaj trajtoj de Nikolao II ja havis sian efikon al la iro de la eventoj. Se sur la loko de Nikolao II estus pli racia kaj pli fortvola homo, la falo de carismo en Rusio povus okazi _pli malfrue_, eble kun alia nivelo de perforto kaj detruo de la ekonomio ktp, sed tamen nepre okazus, pro efiko de la objektivaj leĝoj. Do, kiel substrekas Pleĥanov, en la "subjektiva" (= romantikisma) vidpunkto al la historio estas sia ero de la vero, kaj li kritikas pure fatalismajn rigardojn de Guizot kaj Mignet (kiuj, cetere, tute ne estis marksistoj). Pardonu, mi ne sukcesis reteni min de tiu rimarko :) kiu espereble iom klarigas la aferon. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html *** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html *** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html
