--- On Sat, 26/6/10, pistike65 <[email protected]> wrote:

> Estus utile aldoni che "cigaredo" kion oni tipe faras por
> "funkciigi" ghin. Iuj autoroj ghin bruligas (Engholm), vershajne
> plejmulto ekbruligas, iuj neologisme chendas (Camacho), aliaj
> flamigas (Arosev).

Normala ruslingvano dirus "ekfumi cigaredon":

,----
| BG eksilentis, ekfumis jam ne la unuan dumkonversacian cigaredon
| http://www.aquarium-web.com/eo/publikat/chaos.htm
| 
| La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo
| Berlioz malakceptis
| http://esperanto.org/Ondo/Bulg1-1.htm
| 
| Bazarov ekfumis pipon kaj proksimiĝis al la veturigisto [Kabe]
| 
| Kaj Rikardo malaperis -- pro l' vaporo el la korno --
| Eskimino nur atendis, kaj ekfumis cigaredon.
| http://192.220.96.203/don/esplit/Eskimino.html
`----

...

"Bruligi cigaredon" povus implici por mi, ke oni faris tion por iu
alia celo ol fumado.  (Aŭ eble ŝanĝis sian intencon: "li ekbruligis
cigaredon, sed ne ekfumis kaj forĵetis ĝin en la rubujon".)

-- 
Sergio






      

Rispondere a