--- On Mon, 28/6/10, Bertilo Wennergren wrote:

[...]

> Kaj iafoje iu eknruligas cigaredon kun la intenco mem poste fumi
> ĝin, sed la fumado pro ia kialo ne okazas. La du agoj do nepre estas
> disigendaj.

Kompreneble la lingvo bezonas vortojn por ĉiu situacio; tamen restas
la problemo, kio estas la vorto por la normala situacio, kaj kio
implicu devion de la normalo.

> "Li plurfoje ekbruligis sian pipon, sed ĝi ĉiam denove estingiĝis
> (fine li naŭzite forĵetis ĝin, kaj decidis neniam plu fumi)."

Se mi volas diri, ke viro venis en la ĉambron de sia edzino, mi
normale dirus, ke "li eniris ŝian ĉambron".  Sed iafoje povas okazi,
ke la edzo ne sukcesas eniri, ĉar (ekz-e) la pordo estas ŝlosita.  Laŭ
la instruo de Bertilo ni do diru: "Li tiris la anson de la pordo; sed
la pordo rezistis."

Tio estas normala kaj konvena -- konvena por la nenormala situacio,
kaj malkonvena (superflua) por la situacio normala (krom se la ŝlosita
pordo de la edzina ĉambro estas normo en la koncerna familio).

-- 
Sergio








      

Rispondere a