Mi serĉis la nomon en Esperanto de tiu mara planto kies latina nomo 
estas Crithmum maritimum kaj france "criste marine", rete mi trovis 
"kritmo", "mara fenkolo" kaj "mara petroselo" kaj nun mi ne scias kiun 
uzi por nomi la planton :-/: kritmo? mara kritmo? aŭ mara fenkolo?
Por eviti novan radikon mi preferas "mara fenkolo" sed ĉu per tiu nomo 
oni scias pri kiu planto temas?

La planto kreskas nekultivate, inter la rokoj rande de la limo kiun 
markas la plej altaj tajdoj. Ĝi forte aromas kaj estas sur niaj 
bretoniaj marbordoj la sola planto ne alga kiu povas vivi tiel proksime 
de sala akvo. Ĝi kutimas ricevi salajn akvajn disspruĉadojn fare de la 
altiĝantaj flusoj.
Mireja

Rispondere a