Russ Williams skribis: > "ekfumi" ja estas iomete alia afero ol "bruligi/ktp", cxu ne?
> Foje Iu ekbruligas cigaredon (sen ekfumi gxin) por alia homo, kiu ne > posedas alumeton. > Inverse, foje iu ekfumas jam brulantan cigaredon donitan de alia homo. Kaj iafoje iu eknruligas cigaredon kun la intenco mem poste fumi ĝin, sed la fumado pro ia kialo ne okazas. La du agoj do nepre estas disigendaj. "Li plurfoje ekbruligis sian pipon, sed ĝi ĉiam denove estingiĝis (fine li naŭzite forĵetis ĝin, kaj decidis neniam plu fumi)." -- Bertilo Wennergren [email protected] http://bertilow.com
