>> mireille:
>> Mi serĉis la nomon en Esperanto de tiu mara planto kies latina nomo
>> estas Crithmum maritimum kaj france "criste marine", rete mi trovis
>> "kritmo", "mara fenkolo" kaj "mara petroselo" kaj nun mi ne scias kiun
>> uzi por nomi la planton :-/: kritmo? mara kritmo? aŭ mara fenkolo?
>> Por eviti novan radikon mi preferas "mara fenkolo" sed ĉu per tiu nomo
>> oni scias pri kiu planto temas?

> jxeromo:
> sxajnas, ke en pluraj lingvoj oni rimarkis gxian eksteran similecon kun
> fenkolo, do mi elektus same kiel vi. kompreneble en cxiuj okazoj
> nemultaj konas tiun vegetaxjon, do se vi nomos gxin en iu teskto, vi
> prefere piednotu kun cito de la scienca nomo.

Saĝe, dankon,
Mireja
PS: ĉe ni nur pro la odoro estas simileco: la grando, la folioj, la 
floroj malsame aspektas kaj, nemaraj fenkoloj kutime enradikiĝas 
profunde grunden (ne eblas elradikigi fenkolon permane) male la
"Crithmum maritimum" tiel malprofunde enradikiĝas interroken ke pieda 
bateto al la planto povas elradikigi ĝin.
Mireja

Rispondere a