--- On Mon, 28/6/10, Russ Williams wrote:
[...]
> "ekfumi" ja estas iomete alia afero ol "bruligi/ktp", cxu
> ne?
Ĝuste en tio estas la problemo. Por ruslingvano la nekutima
"ekbruligi cigaredon" sugestus ion nekutiman, ekz-e ekbruligon por
alia persono. Samkiel "li malfermis la pordon" por la senco "li
eliris el sia hejmo".
> Foje iu ekbruligas cigaredon (sen ekfumi gxin) por alia homo, kiu ne
> posedas alumeton.
Estas pluraj ebloj ĉi tie. Oni povas "doni fajron" al senalumetulo
(kiu tamen mem tenas la cigaredon kaj enblovas aeron); aŭ oni povas
ekbruligi cigaredon en la buŝo de unu persono por ke alia persono
fumu.
Ruse estus malsamaj verboj por tiuj agoj (прикурить = give a light to
smb, раскурить = make a cigarette draw [for smb] -- kontraste al
закурить = ekfumi).
--
Sergio