Markus:

> >  > Unua estas vorto "water works" aÅ­ "water utility". Temas pri la 
> kompanio
> >  > kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaÅ­
> >  > posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio
> >  > maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj
> >  > kompanioj en tiu ĉi konteksto.
> >
> > Cxu vi celas, ke ne veraj _privataj_ kompanioj? Aux ke temas nur pri
> > servo diponigita de iu loka administracio?
>
>Jes. Kutime ja temas pri kompanio sed ne la kompanio ne estas privata.
>Fojfoje akvoprovizanto povas ankaÅ­ esti nur parto de urba administrado.
>
> > Cxiuokaze la anglaj esprimoj
> > "works" aux "utility" sxajnas al mi aparte ne sekvindaj. Mi pli volonte
> > dirus "akvolivera kompanio" aux "akvolivera servo".
>
>Water works estas fakte pli vasta termino. Mi iom malprecize kaj tro
>malvaste skribis. Povas temi pri aÅ­ nur kompanio aÅ­ la tuta akvolivera
>sistemo. La sistemo komencas de krudaj akvofontoj kaj inkluzivas ĉiujn
>aparatojn kaj instalaĵojn bezonatajn por prepari kaj liveri trinkeblan
>akvon ĝis la kranoj de konsumantoj. Ĝi do entenas laĝojn, riverojn,
>grundakvon, tubojn, pumpojn, valvojn, akvoturojn ktp.
>
>Via propono, akvolivera kompanio, estas fakte bona esprimo por la unua
>senco kaj eble akvolivera sistemo por la dua, ĉu ne?

Sxajnas, ke jes, sed devas esti aliaj pravigeblaj ekvivalentoj. Mi ne 
kontrauxus nomi la koncernan sistemon ecx "akvoliveranto" aux 
"akvoprovizanto", kvankam temus pri metaforo, eble pli tauxga por kompanio, 
ol por sistemo, sed cxio estas konvencia. Cetere oni cxiam memoru, ke ne 
necesas, ke la termino precize difinu la nocion: suficxas, ke gxi gxin 
elvoku, kaj ke gxi bonorde sidu en la aro de rilataj terminoj.

Kore,

Marc



Rispondere a