Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj
On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke vi informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian dokumentaron en eo.openoffice.org. Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US kaj rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj versioj. Kial? Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu tie? Por Linukso oni povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj al sia defaŭlta versio. Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo? En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan. Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas? -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., arvimi...@wearthlink.net|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., arvimi...@wearthlink.net || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj
On Jul 5, 2009, at 6:0811 PM, Jacob Nordfalk wrote: 2009/7/5 Yves Nevelsteen yves.nevelst...@gmail.com: Saluton, (bedaurinde?) malmultaj esperantistoj uzas linukson. Ĉu? Mia sperto estas ke ke fakte multaj junaj esperantistoj uzas Linukson. Dum la Universala Kongreso en Florenco okazis renkontiĝo de linuksuzantoj kaj interesitoj. Konvenis pli malpli tridek personoj, inkluzive de Akademiano Bertilo Wennergren, kaj estis disdonataj diskoj por Ubuntu 6.06. Ne sekvis renkontiĝoj dum sekvaj UK-oj, laŭ mia scio. -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., arvimi...@wearthlink.net|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., arvimi...@wearthlink.net || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
Re: [eo-dev] Tenu al?
On Sep 17, 2007, at 12:08 AM, Bertilo Wennergren wrote: Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de helpcontent2/source/ text/swriter/guide.po: Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ [...] Tiu tenu al estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla hold down. Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke. Laŭ mi estu: premu kaj tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ aŭ eble plej simple: tenu \\item type=\\\keycode\Ctrl\\/item\\ Eble tenadu, 'keep holding'; tenu al povas signifi en la angla 'hold onto. -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
Re: [eo-dev] Klavpremoj
On Sep 17, 2007, at 1:40 PM, Yves Nevelsteen wrote: mi konsentas ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi? -... - eniga klavo - enmeta klavo Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj? -... -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
Re: [eo-dev] Klavpremoj
On Sep 17, 2007, at 6:22 PM, Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 17 Sep 2007, at 18:45, Arnold Victor wrote: ĉu la klavoj mem do nomiĝas tiel ĉi? -... - eniga klavo - enmeta klavo Cxu estas eraro? CXu tiuj ne estas samsignifaj? Se mi ne eraras: eniga klavo = enter key enmeta klavo = insert key Do, eble intermeta estus pli klare distingebla kaj pli precize signifa. -- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
Re: [eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)
On May 20, 2007, at 5:31 AM, Leo De Cooman wrote: Vilcxo skribis: Se dummy text temas pri padding/stuffing, cxu rembura teksto aux vata Mi ne bone 'sentas' la signifon de 'dummy'. En teknikaj medioj (en elektronikaj skemoj ekzemple) mi renkontis tiun vorton en la senco de 'neaktiva', 'kompensa', eble 'falsa', 'sensignifa', aux 'sensignifika' aux 'kompletiga' ? Eble anstataŭo aldonas gravan signiferon. Oni uzas dummy, t. e., 'anstataŭan homan figuron' por testi en aŭtakcidentaj eksperimentoj. En tekstotraktilo oni uzas iun ajn tekston, dummy text, por okupi spacon. --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj
On Apr 25, 2006, at 1:30 AM, Donald Rogers wrote: Saluton amikoj, Mi bezonas iom da helpo. Jen terminoj kiujn ni ne havas en nia terminaro kun miaj sugestoj post la streketo: 91, 102 ... 166 Timing - Tempomezurado / Tempofiksado? La angla ampleksas ambaŭ signifojn, do, eble tempumo, tempumado taŭgas. 179 ... 223 Trigger - Ekagi Agigi? ... --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+= +++ - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Traduko de sample
On Apr 10, 2006, at 11:09 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Mi trovis en ooo-other, ke ofte la senco de sample ne estas statistika sed komerca. Ĝi estas io provizita kiel ekzemplo por provi, do specimeno. (ekzemple : sample files = specimenaj dosieroj) NPIV klare distingas inter la du vortoj: samplo kaj specimeno. Donald # FAKVORTO: STATISTIKA # Muestro eble estas PIVa, sed mi ne kapablas trovi malsamecon inter muestro kaj samplo, do mi uzos samplon cxie por la angla sample gxis kiam iu kontrauxas. (Tim Morley, 2004-06-04) # VarRad inventita de mi, kiu tute ne konas la fakon de statistiko. Muestro, tamen, estas PIVa. (Tim Morley, 2004-03-25) msgid StDev (Sample) msgstr VarRad (Samplo) Ĉu vi konsideris ekzemplero? --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+= +++ - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Kiel traduki extension
On Mar 31, 2006, at 10:05 PM, Bertilo Wennergren wrote: Tim: Tamen, en la kunteksto de OOo, ĝi ja ĉiam referencas kromaĵon, ĉar ĝi aperos kiel etikedo de kampo post la telefonnumero, kiu povas nur enhavi kromajn ciferojn. Se ne estas kromaj ciferoj, oni lasu tiun kampon malplena, sed la ekzistokialo de la kampo estas por teni extension number, t.e. kroma, aldona parto de telefonnumeron. Mi do kredas, ke ni ja rajtas -- eble, fakte, devus -- traduki extension per vortumo, kiu enhavas la ideon de kromaĵo, pliaĵo, ktp. Mi sugestas lignumero-n; temas pri ligejaro. --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+= +++ - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Re: +AFs-eo-dev+AF0- Saluton
On Dec 6, 2005, at 9:54 AM, Leo De Cooman wrote:Kara Eduardo, Bonvenon!Se mi bone deĉifris vian mesaĝon, en kiu aperas vortoj, kia "#265;e", vi ja bonege skribas Esperanton, sed la diabla mesaĝa sistemo fuŝas!Mi provis ŝanĝi la ricevan kodon en UTF8, UTF7, Latin 3, ... nenio helpis. En tiaj kazoj eble estas preferinde sendi mesaĝojn en tiel nomata CX-kodo. La koncerna kodo estas html-a; la enkodigita litero finiĝas je ";", do, temas pri ĉapelita litero sekvata de "e". Por eviti la penon al vi, mi sendas nun mian saman mesagxon en CX-kodo:Se mi bone decxifris vian mesagxon, en kiu aperas vortoj, kia "#265;e", vi ja bonege skribas Esperanton, sed la diabla mesagxa sistemo fusxas!Mi provis sxangxi la ricevan kodon en UTF8, UTF7, Latin 3, ... nenio helpis. En tiaj kazoj eble estas preferinde sendi mesagxojn en tiel nomata CX-kodo ---+++=+=+=+=+====+====+=+=+=+=+++||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED] Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED] Remove capital letters from e-mail address for correct address/ Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
Re: [eo-dev] Retejo: Calc
On Wednesday, April 20, 2005, at 04:07 AM, Donald Rogers wrote: ... Mi trafis kelkajn demandojn pri terminoj. Jen tiuj, kiujn mi notis kun la traduko kiun mi uzis. Se ili ne kongruas kun io en OOoEo, bonvolu sciigi min. Se iu havas pli tagan sugeston, bonvolu sciigi min. w = Writer c = Calc decimal point (c26) - dekuma signo emdash (w37) - longa haltostreko hard return (w16) - linifinao hover (w2, c38) - (muso) vebas input line (c24, c46) - la nia po dosiero eniga linio; vere i estas kampo; en Calc i estas la kampo apud la supro kie oni tajpas, redaktas la elenhavon. localized (OSes) (c26) - mi evitis per lokaloj page edge lines (c7) - paeaj linioj ;-) parandaj linioj span (c39) - etendi Mi ja preferas vian etendi, sed u vi konsideris ampleksi? sort list (c28) - ordiga listo tag (w19) - etikedo tick (c38) - streko truncate (text) (c22) - fortrani workaround (c31) - metodo eviti la problemon evitrimedo (por problemo) workbook (c17, c21, c22, c23) - foliaro labornotlibro ... --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]>|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-pota adreso por usta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
[eo-dev] .po-dosieroj por Makintosxo? (Estis:Re: [eo-dev] Ek al la traduko de Verkilo (Writer)!)
On Friday, April 1, 2005, at 05:22 AM, Tim Morley wrote: On 1 Apr 2005, at 07:03, Donald Rogers wrote: Tim Morley wrote: -- vidu la gvidilon (ligilon cxi supre), elektu dosieron *el sub Writer*, kaj anoncu vian elekton al la grupo Mi jam tradukis la unuajn 20 demandojn kaj respondojn sub Writer. Bolvolu, lasi al mi la reston de ili, ar mi preferas ke la enhavo havu konsekvencan stilon, vortuzadon kaj kaj formaton. Mi intencas fini la reston de Writer dum la semajnfino. Aliaj povos poluri in poste, se necese. Donald, mi dankas pro via tre bona laboro tiurilate -- kaj la verkado, kaj la enpagxigo -- sed sxajnas, ke vi miskomprenis mian mesagxon. Mi ne parolis pri la demandaro, kiun vi ja bone tradukadas (kaj kiu pli tauxgas al unuhoma laboro, kiel vi diris). Mia mesagxo temas pri traduko de Writer mem per la amaso de .po-dosieroj. Se vi sxatus ankaux partopreni tion (se vi ne sentas suficxe okupata kun la retejo!) mi tutkontente akceptus laborproponon vian por tiu alia parto de la traduko. :o) CXu .po-dosieroj estas trakteblaj per Makintosxo? Mi kapablis legi aliajn dosierojn de vi senditajn, sed ne .po-dosierojn; ili restas senetikedaj sur mia komputila laborejo. Mi havas PowerBook G4 kaj MacOS 10.2.8. --- +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., [EMAIL PROTECTED]>|| ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., [EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/|| ||Forigu majusklajn literojn el e-pota adreso por usta adreso || +++=+=+=+=+++=+=+=+=+++