Mi havas dubojn pri doktoro-2: "Homo, kiu instruas doktrinon: la doktoroj de la Eklezio."
PIV2 tiun sencon donas, ecx (mis)prezentas gxin unue; tamen gxiaj ekzemploj lasas min perpleksaj: "la doktoroj de la Eklezio" sxajnas esti eksterordinara titolo, dum la juda "doktoroj de la Legxo" sxajne estas suficxe banala titolo de rabeno (cxu?). Mi entute tre dubas ke la senco 2a estas internacia. Almenaux la rusa "доктор" cxi tiujn sencojn certe ne havas. Atribuitaj ekzemploj pri tiu senco mankas en PIV2 kaj ReVo. -- Sergio
