Russ:

>On 4/16/07, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Mi 
>havas dubojn pri doktoro-2: > "Homo, kiu instruas doktrinon:  la doktoroj 
>de la Eklezio." > > PIV2 tiun sencon donas, ecx (mis)prezentas gxin unue; 
>tamen gxiaj > ekzemploj lasas min perpleksaj: > "la doktoroj de la 
>Eklezio" sxajnas esti eksterordinara > titolo, dum la juda "doktoroj de la 
>Legxo" sxajne estas > suficxe banala titolo de rabeno (cxu?). > > Mi 
>entute tre dubas ke la senco 2a estas internacia.  Almenaux > la rusa 
>"ÄÏËÔÏÒ" cxi tiujn sencojn certe ne havas.  Atribuitaj > ekzemploj pri tiu 
>senco mankas en PIV2 kaj ReVo. Tiu doktrininstrua senco surprizas ankaux 
>min.  Mi ne trovas gxin en miaj angla-esperantaj vortaroj, nek 
>pola-esperantaj vortaroj (mi certe ne regas la polan, sed ili nur donas la 
>signifon "doktor", kiu versxajne ne havas tiun sencon laux miaj 
>angla-polaj vortaroj. :) Laux Konciza etimologia vortaro de Cherpillod, la 
>esperanta "Doktoro" rilatas al francaj kaj latinaj vortoj por "instrui", 
>do ni ne miru ke tiu senco aperas en PIV kaj estas konata de itala Renato. 
>:) Mi ne memoras cxu mi iam ajn renkontis tiun sencon en reala teksto. 
>kunperplekse, russ

Certe indus trovi E-ajn ekzemplojn de tia uzo, sed la signifo ekzistas en 
pluraj lingvoj, i.a. en la angla

         http://www.hyperdictionary.com/search.aspx?define=doctor

kaj la germana, se mi ne eraras (Doktor der Kirche)

         http://de.wikipedia.org/wiki/Anselm_von_Canterbury

Sur la alingvaj pagxoj de la sama artikolo eblas vidi la finnan 
"kirkonopettaja" (eklezi-profesoro), la svedan "kyrkolärar", la hebrean 
"doktor sxel hakenesija" (intercitile)... Nenio tia en la slavaj tradukoj, 
sed la artikolo dedicxita al la "doktoroj de la Eklezio" enhavas ankaux 
polan varianton (Doktorzy Kos'ciol/a)

         http://pl.wikipedia.org/wiki/Kategoria:Doktorzy_Ko%C5%9Bcio%C5%82a

kaj ecx rusan, sed kun alia vorto (Otcy Cerkvi = patroj de la Eklezio).

Do entute la signifo aspektas al mi suficxe internacia kaj facile derivebla 
de la kutima signifo de universitatnivela klerulo.

Kore,

Marc




Rispondere a