On 4/16/07, [EMAIL PROTECTED] <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Certe indus trovi E-ajn ekzemplojn de tia uzo, sed la signifo ekzistas en > pluraj lingvoj, i.a. en la angla > > http://www.hyperdictionary.com/search.aspx?define=doctor
Nu estas "a leading theologian in the history of the Roman Catholic Church; "the Doctors of the Church greatly influenced Christian thought down to the late Middle Ages"", kio certe similas, sed ne samas al "Homo, kiu instruas doktrinon: la doktoroj de la Eklezio." Aux eble dependas de la senco de "instruas"? Cxu la rolo de teologo estas "instrui" aux "esplori/klarigi/studi"? Krome la dua vortaro citita sur tiu pagxo ne havas ian ajn similan signifon. Sed mi trovis ke laux http://m-w.com/dictionary/doctor angla "doctor" inkluzivas la difinojn: 1 a : an eminent theologian declared a sound expounder of doctrine by the Roman Catholic Church -- called also doctor of the church b : a learned or authoritative teacher Surprizas min ke tio estas la unua difino cxe m-w. Mi havas paperan anglan vortaron kiu tute ne havas tiajn difinojn. En mia anglalingva vivo, mi maloftege rimarkas tiun "teologinstruan" uzon de "doctor", kompare al la kutimaj signifoj "kuracisto" aux "altuniversitatnivelulo". Mi scivolas cxu tia uzo pli oftas en la brita angla. russ
