Kaj en ReVo, kaj en PIV verbo "eksperimenti" estas markita kiel transitiva. Tamen nenie estas ekzemplo kun rekta komplemento. Kion povas signifi "eksperimenti X-on"? Ĉu "eksperimenti pri X-o"? Ĉu "eksperimenti super X-o"? Aŭ eble tio estas simple eraro kaj "eksperimenti" estas netransitiva?
-- Yury Finkel
