Je 12/5/07, Yury:
> 2007/12/5, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
>> Mi opinias tion eraro.

> Mi emas samopinii (ĉu pro tio, ke mi estas via samlingvano? ;) La
> donitaj ekzemploj tute ne konformas al la senco de "eksperimenti".

Fakte ekzistas ankoraŭ unu senco de "expérimenter", kiun en Esperanto
mi esprimus per "provi" aŭ "testi":

"Après mon retour j'expérimentai mon remède sur une femme du peuple."
"Post mia reveno mi PROVIS mian kuracilon sur popolanino".

Tamen mi opinias tian uzon malrekomendinda.  La ĝusta senco estas
alia, kiu ekzistas ankaŭ en la franca:

Heymans et De Somer ont expérimenté également sur le lapin et le chat.
Heymans kaj De Somer eksperimentis ankaŭ sur kuniklo kaj kato.

J'expérimente sans me lasser.
Mi eksperimentas senĉese.

Necesus tri ekzemploj: kun "pri", kun "sur" (tioj estas malsamsencaj
komplementoj) kaj absoluta (senkomplementa).

> Ĉiuokaze, necesas aŭ aldoni al la koncerna artikolo klarajn ekzemplojn
> kun rekta komplemento, aŭ ŝanĝi la indikon al NTR aŭ almenaŭ al X
> (kvankam en la dua okazo same necesos ekzemploj).

Nu jes, eblus aldoni evitindan sencon kun plisendo al "provi", "testi".
La senco "sperti" estas tiom erara, ke ĝi ne estas eĉ menciinda.

--
Sergio

Rispondere a