jurij: > ... "eksperimenti" estas markita kiel transitiva. > Tamen nenie estas ekzemplo kun rekta komplemento. Kion > povas signifi "eksperimenti X-on"?
ekzemploj troveblas en interreto. en "kukolo" mi sercxis "eksperimenti tio" kun "la preciza frazo" hokita, kaj mi trovis: 1. "... Estas nepre, ke oni eksperimentu tion, kion oni studas, kaj ke oni studu tion, kion oni eksperimentas..." eo.wikipedia.org/wiki/Logozofio 2. "Vi povas eksperimenti tion ekvidante globkrajonon antaĆ viaj okuloj." www.esperanto.org/AEK/respondoj.html 3. "Mi eksperimentis tion, kiam mi motorciklis kun la rajdistino." mondvojago.hp.infoseek.co.jp/esperanto/esperanto-3/310es.htm ankaux "eksperimenti io" kaj "eksperimenti cxio" trovigas rezultojn. videble la senco estas komunlingva, proksima al "sperti" sed kun nuanco pri konscie celata sperto. amike jxeromo
