Je 12/5/07, SIBAYAMA:
> Skribas Sibayama.

> La nova E-Japana Vortaro klasigas "eksperimenti" kiel
> "ntr (pri io)/tr (ion).

>   Al mi, jena frazo sonas tute nature:
> La sciencisto eksperimentis la efikon de Peltier.

Kion ĝi signifas?  Mi suspektas, ke iuj okcidentanoj emas uzi tion por
la senco "la sciencisto spertis la efikon" (kio estas eraro).

>   Dume, mi ne komprenas la uzon de sur/super.
> La sciencisto eksperimentis sur la efiko de Peltier.

Tiel mi ne dirus.  "Sur" enkondukas la materialon, "pri" enkondukas la
temon de la eksperimento:

"Li eksperimentis pri transplantado sur la porkoj".

La temo de lia eksperimento estas transplantado (speco de ĥirurgia
operacio).  La materialo estis la porkoj, kiuj mirinde proksimas al la
homoj.

[...]

> La sciencisto eksperimentis la efikon de Peltier sur duonkonduktanto.

Mi prefere dirus
"La sciencisto eksperimentis pri la efiko de Peltier EN
duonkonduktanto."
(krom se la efiko okazas sur la surfaco).  Tamen tio implicas alian
analizon:

,----
| Li eksperimentis
|   pri [la efiko de Peltier EN duonkonduktanto]
`----
("en duonkonduktanto" dependas je "la efiko"), kaj ne

,----
| Li eksperimentis
|   pri [la efiko de Peltier]
|   sur duonkonduktanto
`----
("sur duonkonduktanto" estas komplemento de "eksperimentis").

Tio pli klaras en la ĥirurgia ekzemplo:
,----
| Li eksperimentis
|    pri transplantado
|    sur porkoj".
`----

"Transplantado sur la porkoj" ne faras sencan esprimon, dum
"la efiko de NN en duonkondukilo" tute bone povus esti scienca
termino.  Kaj mi povus simile diri

"Li multe eksperimentis sur la porkoj" --
t.e. li ofte uzis la porkojn kiel materialon de siaj eksperimentoj, li
havas grandan sperton pri tia metodo de eksperimentado; tio tamen
nenion diras pri la celo, pri la temo de liaj eksperimentoj.

Simile mi povus diri:
"Li multe verkis en Esperanto" -- sen precizigi la temaron; kp
"Li multe verkis en Esperanto pri la malsatoproblemo".

("en Esperanto" funkcias simile al "sur porkoj").

--
Sergio

Rispondere a