Je 12/5/07, Yury:
> 2007/12/5, Sergio Pokrovskij:

>> Necesus tri ekzemploj: kun "pri", kun "sur" (tioj estas
>> malsamsencaj komplementoj) [...]

> Jes, kvankam mi pensis, ke pli taŭgas "super" (kiel en "labori super
> io" - Z).

Ambaŭ estas eblaj, ili sin bazas sur (!) iom malsamaj metaforoj.

Labori super io -- labori sin klininte super io (li laboris super
malnova manuskripto = sin klinante super la manuskripto).  Similan
metaforon implicus "eksperimenti super io".  Tamen oni ankaŭ povas
labori sur la kampo (ankaŭ sur metafora kampo).

"Eksperimenti sur io" estas kiel "operacii sur la viva koro", ĝi pli
akcentas la trafaton.

Ne estos problemo ke ambaŭ formoj kunvivu, kiel en la rusaj
"экспериментировать на кроликах" kaj
"экспериментировать над людьми".

--
Sergio

Rispondere a