Skribas Sibayama. La nova E-Japana Vortaro klasigas "eksperimenti" kiel "ntr (pri io)/tr (ion).
Al mi, jena frazo sonas tute nature: La sciencisto eksperimentis la efikon de Peltier. Dume, mi ne komprenas la uzon de sur/super. La sciencisto eksperimentis sur la efiko de Peltier. En jena frazo, "sur" rilatas al "efiko de Peltier", kaj tion mi komprenas. La sciencisto eksperimentis la efikon de Peltier sur duonkonduktanto. (La supra frazo ne havus sciencan sencon, do nur kiel ekzemplo)
