> Kaj en ReVo, kaj en PIV verbo "eksperimenti" estas markita kiel > transitiva. Tamen nenie estas ekzemplo kun rekta komplemento. Kion > povas signifi "eksperimenti X-on"? Ĉu "eksperimenti pri X-o"? Ĉu > "eksperimenti super X-o"? Aŭ eble tio estas simple eraro kaj > "eksperimenti" estas netransitiva? > > -- > Yury Finkel
eksperiment-o = 1aOA 1909 Neniu mencio en Nomura, Zamenhofa Ekzemplaro 1989 aux cxe Z-Radikaro de Wüster 1927. eksperiment-i laux Wüster EV 1923 estas ambaux, kaj tr kaj netr: 1. ... n [= tr], ausprobieren, vgl. [kp.] provi 2 [2]. pri, a[nkaux] kun experimentieren ... [2] = (prikombinajxa auxtorsigno) montras, ke la koncernata kombinajxo de vort-elementoj (plurelementa vorto aux vortogrupo) resp. signifo trovigxas cxe Zamenhof. ... Tiel, laux EV 1923 la netr. aux abs. uzo troveblas cxe Z. la tr. tamen ne. Tamen EV avertas, ke la indikoj [2] ne estas kompletaj kaj ke manko de [2] ne nepre indikas, ke Z. ne tamen uzis gxin. Laux Friis/Frey eo-da 1938/1953: tr, sed sen ekz-o. Laux la difin-vortaro de Azorin 1955: ~i (tr). Okazigi eksperimenton: Eksperimentu la reziston de tiu trabo; oni ~as pli pri mortigiloj ol pri kuraciloj. Laux Sarafov k.a. eo-bg 1963: "transira vorto" [= tr], sed sen ekz-o. Laux Pechan eo-hu 1966: tr, sed sen ekz-o. Laux Bokarev eo-ru 1982: verbo netransitiva (!). Cxe Broccatelli (eo)-(it) 1984, kiu pli aux malpli fidele tradukas PIV1970: tr, sed sen ekz-o (cxe Michalski eo-pl 1991, simile fidela traduko de PIV1970, neniu indiko pri transitiveco kaj tiel cxe plej multaj aliaj vortaroj). Laux GWED 1999: ~i intr od abs [! netr aux absoluta, sen komplemento (cxe transitivaj verboj)] experimentieren (pri, kun mit) einen Versuch (od Versuche) anstellen. La afero por mi ne estas tute klara: 1.) Plej multaj vortaroj tute ne indikas (ne-)transitivecon. 2.) La dua plej granda grupo indikas tr, sed sen iuj ekz-oj aux klarigoj. Sola ekz-o cxe Azorin 1955 "Eksperimentu la reziston de tiu trabo". 3.) Netr mi nur trovis cxe Bokarev 1982 kaj GWED 1999. 4.) eksperimenti super mi nenie trovis, ja eksperimenti pri (nova hxemia kombinajxo) aux kun (studentoj pri lerno-kapablo), eble ankaux per (laboratoriaj musoj). Mi *supozas*, ke la transitiveco hodiaux estas ARHx latinidismo (?). Fono probable estas, ke expérimenter en (fr) (kaj en aliaj latinidaj lingvoj?) sxajnas esti tr, en (de) (kaj ru?) netr. Sed sxajne la tr signifojn de la franca oni en Eo esprimas per sperti aux (el-)provi (?). Kiu solvos la demandeton? Bernhard
