Yuri:

>Mi emas samopinii (c'u pro tio, ke mi estas via samlingvano? ;) La
>donitaj ekzemploj tute ne konformas al la senco de "eksperimenti".

Efektive ankau' mi samopinias, kaj estante ital-lingvano mi 
komprenas, kial PIV emas aldoni al "eksperimenti" ankau' la sencon de "sperti".

Pri la transitiveco mi opinias, ke g'i ne estas tre utila koncepto en 
Esperanto. Nur la signifo de la baza radiko "eksperiment-" [fari 
eksperimentojn pri] povas indiki, c'u estas uzebla ankau' la rektan 
komplementon kun -n kaj pri kio tiu rekta komplemento estas uzebla.

Mi eksperimentas pri la rapideco de vagonaroj en deklivoj.
Mi eksperimentas la rapidecon de vagonaroj en deklivoj.

Ankau' la dua frazo s'ajnas al mi pravigebla, kvankam la unua estas pli ofta.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<[EMAIL PROTECTED]>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Rispondere a