Ĵerom:

vi kompreneble povas nomi kontrauxajn argumentojn "dubindaj skolastikajxoj" .
tio ne montras vian pravecon.

Vi pravas pri tio. Sed, se mi ne tute miskomprenis, en Esperanto la signifo de la baza radiko estas ĉiam la sama, kaj per -a oni formas adjektivon rilatanta al tiu baza signifo. Se "manĝ-" baze signifas "maĉi per la dentoj kaj engluti", "manĝa" povas nur signifi "rilata al maĉado per la dentoj kaj englutado". Do, la "manĝa leono" povas nur signifi "la leono, kiu manĝas". Se oni volas doni la signifon "manĝita leono" oni devas aldoni la elementon "-it-". Pruvi, ke tio ne estas vera, kaj ke "manĝa leono" povas signifi ankaŭ "manĝita leono", estas almenaŭ dubinda iniciato.

mi plu atendas demonstron, ke tio estas iel malbona enla funkciado de la lingvo.

Tio rompas la normalan funkcimanieron de Esperanto. Ne temas pri io bona aŭ malbona. Simple Esperanto iĝas alia lingvo.

"korekta" havas en la reala lingvo duopan sencon kaj ke iuj malrekomendas la
duan sencon, kiel mi proponis ke ni skribu en revo.

Se vi jam konkludis tion, mi ne plu provos konvinki vin.

Amike

Renato

Rispondere a