> 2008/11/13 Russ: [...] > Cxu ne pli tauxgus havi apartan artikolon pri la > malpli ofta kaj > neoficiala euxhxaristio, kun ligoj inter la du artikoloj, > simile al la > 2 artikoloj por kirurgio kaj hxirurgio? Cxiu radiko havu > propran > artikolon, cxu ne?
Sergio: Mi ne komprenas, en kio konsistas avantaĝo disigi "ĥirurgio"n kaj "kirurgio"n. Tio devigos la uzanton konsulti du artikolojn anstataŭ unu; tio devigos nin zorgi pri du lokoj; oni donos al la du pli-malpli identan aron da tradukoj. Kial tia senbezona komplikado kaj maloportunigo? Tia aparta listigo estas plene pravigebla en papera vortaro, kie oni serĉas vorton per ĝia pozicio en la libro; sed en la komputila prezento, kun apartaj indeksoj kaj serĉilo, tia atavismo ŝajnas al mi neinteligenta. Sergio sxatas argumenti nekonformisme, sed ni estas parolantaj pri radikoj kun variaj formoj. La sistemo nun ne ebligas prezenti tion, do necesas prezenti la malsamajn formojn en apartaj artikoloj. Punkto, fino. Estas des malpli gxene, ke tio estas maniero tradicia kaj en REVO kaj en aliaj vortaroj. Provi uzi la (iom lame realigitan) var-elementon ene de derivajxa kapvorto por prezenti la variajxon de radiko estas tute "perverse" (por uzi vorton sxatatan de Sergio) kaj enkondukas neregeblan hxaoson (por uzi vorton sxatatan de mi). Kore, Marc PS: En la nuna momento ni havas pli gravan aferon por emociigxi, nome ke la servilo ne funkcias de pluraj tagoj, kaj ke niaj redaktoj restas ie sxvebanataj en "ciberspaco".
