2008/11/13 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
>> Se jes, cxu tamen ne tauxgas sxajnigi ke la hx-formo estas en 2OA se
>> gxi efektive ne estas?
>
> Mi ne vidas tian pretendon.  Mi vidas ĉe
> http://reta-vortaro.de/revo/art/euxkar.html#euxkar.0o
>
> ,----
> | ²eŭkaristi/o
> | eŭkaristio, eŭĥaristio [TEZ] [Vikipedio]

Bone, mi diru ke anstataux pretendo estas ambigua noto - mi erare
supozis ke la 2 temis pri ambaux formoj.
Kial ili estas kune?
Efektive mi vidas ke 8kirurgio kaj 8hxirurgio estas apartaj artikoloj
(kaj unu ligas al la alia).
Do iom konfuzis min ke euxkaristio kaj euhxaristio estas pli strikte
ligitaj kune, cxar tio kreis impreson (en mi) ke ili estas du formoj
de la sama vorto, kun sama valideco.

> Do, nur la titolvorto «²eŭkaristi/o» portas la oficialec-indicon.
Konsentite, mi nun komprenas ke mi misinterpretis la prezenton.

Cxu ne pli tauxgus havi apartan artikolon pri la malpli ofta kaj
neoficiala euxhxaristio, kun ligoj inter la du artikoloj, simile al la
2 artikoloj por kirurgio kaj hxirurgio?  Cxiu radiko havu propran
artikolon, cxu ne?

dankon,
russ

Rispondere a