2008/11/13 Russ:

[...]

> Do iom konfuzis min ke euxkaristio kaj euhxaristio estas pli strikte
> ligitaj kune, cxar tio kreis impreson (en mi) ke ili estas du formoj
> de la sama vorto, kun sama valideco.

Ili estas 100%e samsignifaj, kiel la anglaj "organise" kaj "organize",
kiujn mi jes rigardas kiel du formojn de unu sama vorto.  Tio estas
alia afero ol "procezo" kaj "proceso", kiuj havas tute malsamajn
signifojn.

Ilia valideco ... Jes, "eŭkaristio" estas vorto kripligita laŭ la
perversa gusto de la Akademio.  Mi ne scias, kio estas pli "valida",
vorto kripla kaj oficiala, aŭ transskribo ĝusta kaj neoficiala.

[...]

> Cxu ne pli tauxgus havi apartan artikolon pri la malpli ofta kaj
> neoficiala euxhxaristio, kun ligoj inter la du artikoloj, simile al la
> 2 artikoloj por kirurgio kaj hxirurgio?  Cxiu radiko havu propran
> artikolon, cxu ne?

Mi ne komprenas, en kio konsistas avantaĝo disigi "ĥirurgio"n kaj
"kirurgio"n.  Tio devigos la uzanton konsulti du artikolojn anstataŭ
unu; tio devigos nin zorgi pri du lokoj; oni donos al la du pli-malpli
identan aron da tradukoj.  Kial tia senbezona komplikado kaj
maloportunigo?

Tia aparta listigo estas plene pravigebla en papera vortaro, kie oni
serĉas vorton per ĝia pozicio en la libro; sed en la komputila
prezento, kun apartaj indeksoj kaj serĉilo, tia atavismo ŝajnas al mi
neinteligenta.

--
Sergio

Rispondere a