Pardonu mian antaŭan neklarecon. Mi skribis pro programado, kiu ja okazas en la
programlingvo PHP. Ĝi havas unikodan subtenon, sed tiu de Java estas eble pli
bona. Uzi jam programitajn normojn estas pli bone. Post kelkaj pasintaj afiŝoj
mi pensis, kial ne rigardi kiel la tiulingva lokaĵaro (en Java) liveras la
ordigon aŭtomate. Ĝis nun la diskuto estis parte, ĉu iu indekso en la belorusa
aŭ alia lingvo estas propre programita bone. Al mi estas neklara, kiugrade la
programado estas komplika.
Estas klare, ke por unulingvaj indeksoj oni sekvu ties lingvonormon, kies
varieco impresas min (ekz. vokalaj diakritoj ignorataj, konsonantaj diakritoj
signifaj). Por tio mi proponas rigardi al jam implementita programkodo. En Java
la fontkodo estas havebla, kaj ili estas probable pro la tabeleco sufiĉe uzebla
por aliaj programlingvoj. (Ekde mallonge oni povas mem krei lokaĵaron, kiel
mankantan EO.)
Por serĉado probable meritas la sendiakrita versio, kiu en Java estas akireble
per ties unikoda subteno, sen propra (t.e. difindona) programado.
Por plurlingva indekso/ordigo mi proponis vicon de (bazlitero, (diakritoj)),
(bazlitero, (diakritoj)), ...
Do
a() c() i() d() a()
a() c(^) a
a(") c
Ĉio ĉi estas iom naiva, nur konsideru majusklojn/minusklojn (ß), literduojn
(ae, oe), mismiksoj kun la cirila (a, c).