Kara Wieland, >en germana-bulgara vortaro mi vidis sub germana verbo du bulgaraj (la >du aspektoj) kaj mi tre gxojas, cxar ili tute ne similas.
Dependas de tio, kion oni volas atingi en la vortaro. Kiel mi diris, tio estis uzita ankaux por kelkaj rusaj verboj, sed ne cxiuj. Gravas respekti koherecon kaj entute decidi, cxu tian informon, troveblan en ia ajn nacilingva vortaro, oni bezonas importi ankaux en REVO-on. Se la respondo estas jesa, necesas evoluigi specialan kapablon por tion pritrakti, anstataux misuzi la ekzistantajn. >Gxenerale pri la klr-oj ecx ne estas klare, cxu ili estu en esperanto >aux en la nacia lingvo. Almenaux mi vidis ambaux: >de-eo >Abgeordneter [en la parlamento]: delegito >abbauen (Rohstoffe): ekspluati >Tamen cxefe estas nacilingvaj klarigoj por distingi sencojn. Jes, kaj pri la lingvo de la klarigoj ambaux starpunktoj estas pravigeblaj. Necesas kohereco kaj ke cxiuj kontribuantoj de unu lingvo respektu la komunan regulon. >Friday, February 20, 2009, 7:42:39 PM, Marc/vi skribis: >MB> Cxe la ruslingvanoj estis sensistemaj provoj doni la du infinitivojn kiel >MB> alternativajn tradukojn, sed tion mi ne konsideras tre sukcesa. Cxiuokaze >MB> ecx en slavaj lingvoj, la aspektaj paroj aperas en vortaroj nur sub unu >MB> formo (eventuale kun apero de la alia formo nur por resendo al la cxefa), >MB> do traduko per la vortara formo devus tauxgi en preskaux cxiuj okazoj. Kore, Marc
