Bertilo:
>Marc Bavant skribis:
>
> > Por precizigi la tipon de lumdisko eblas uzi la
> > anglan akronimon kiel (fremdan) flankelementon: "CD-lumdisko",
> > "DVD-lumdisko",
>
>Jes, tio eblas. Au ech pli mallonge "CD-disko", "DVD-disko" k.t.p.
>
>Sed ne chiam ekzistas akronimo. Por "Blu-ray" io tia ne haveblas.
>Tiam oni devas uzi "Blu-ray-(lum)disko", kio eble ne tiom konvenas,
>se oni deziras Esperantan nomon.
>
> > aux krei terminon kun analizebla preciziga elemento:
> > "unuageneracia lumdisko" ("dua-", "tria-", "kvara-"...), "bluradia
> > (lum)disko", "kvarkomosep-lumdisko" (= 4,7-gigabitoka lumdisko) ktp.
>
>Tio tamen postulas, ke la diversaj specoj aranghigu en
>klara generacia sinsekvo. Tiel tamen ne chiam estas. La du konkurencaj
>variantoj "Blu-ray" kaj "HD DVD" apartenas al la sama generacio. Kaj
>krome tia sistemo postulas, ke la parolantoj konu la tutan historion.
>Lau mia pritakso multaj tamen havas tre nebulan bildon pri tio, kioma
>generacio estas ekzemple "Blu-ray". Sed oni ghenerala ja konas la nomon
>"Blu-ray" (au oni chiuokaze ne povas orientighi...).
Nu, jes, mi donis tiujn terminojn, nur kiel ekzemplojn de io, kion oni
povus imagi. Oni poste devas demandi sin, cxu la imagita terminserio estas
oportuna, facile parolebla, suficxe gxusta de scienca vidpunkto ktp.
Cxi-okaze necesas konscii, ke perfekteco malofte atingeblas: la sistemo per
"generacioj" povas bone funkcii lingve, ecx se en iuj detaloj, gxi ne
respondas al la historia vero.
Kore,
Marc