Przemyslaw Wierzbowski skribis:

> Nur evitu la formon Blu-ray-lumdisko, mi petas :)
> Efektive temas pri lasero blukolora, kies radio estas pli mallargha ol
> de normala, rugha lasero. Tial eblas sur disko gravuri pli multajn
> sulkojn. Estas do bluluma disko, kial ne.

Ĉar ne nur "Blu-ray" uzas bluluman laseron. Se oni serĉas vorton
ĝuste por "Blu-ray"-aj diskoj, tiam necesas trafi nur tiun specon,
ne aliajn.

Simila problemo estas pri "lumdisko". Kelkaj (ŝajne) opinias, ke
oni uzu ĝin por "CD"-diskoj, sed tio ne taŭgas, kiam oni volas
precize nomi tiajn diskojn, kaj ne aliajn specojn de lumdiskoj.

> Se temas pri dvd-diskoj: la sola oficiala nomo de la formato estas nur
> la mallongigo DVD, ne tri plenaj vortoj (cifereca chiel-uza disko au
> cifereca film-disko). Por DVD mi shatas tamen la formon
> esperantlingvan "lumdiskego" kiu iel montras la grandecon rilate al
> normala lumdisko.

Eble, sed necesas tiam arbitre decidi, ke "lumdiskego" estu nur
"DVD"-diskoj, kaj tute ne aliaj specoj de egaj lumdiskoj. Tio
povas esti iom stranga, kiam iuj el tiuj aliaj specoj jam estas
multe pri egaj ol DVD-oj.

> Post la bluluma disko certe aperos almenau kelkaj novaj, pli grandaj
> formoj de lumaj memorujoj. Mi tamen pensas ke devas post nelonga tempo
> alveni ties fino.

Tio ne vere solvos la problemon, ĉar ankaŭ estonte oni devos
paroli pri malnovspecaj memoriloj. La terminoj do devas esti
bone elektitaj.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a