Je Merkredo 25 Marto 2009 12:47:20 Bertilo Wennergren skribis: > [...] > Tio tamen postulas, ke la diversaj specoj aranghigu en > klara generacia sinsekvo. Tiel tamen ne chiam estas. La du konkurencaj > variantoj "Blu-ray" kaj "HD DVD" apartenas al la sama generacio. Kaj > krome tia sistemo postulas, ke la parolantoj konu la tutan historion. > Lau mia pritakso multaj tamen havas tre nebulan bildon pri tio, kioma > generacio estas ekzemple "Blu-ray". Sed oni ghenerala ja konas la nomon > "Blu-ray" (au oni chiuokaze ne povas orientighi...).
- Se ni jam parolas pri bluradia disko kaj HD-DVD, mi pensas ke estus bone ankau klarigi pri kio precize temas. Mi ja imagas ke bluradia disko estas pli potenca (en kio?) ol DVD-disko, sed kiaj radioj estas tiuj bluaj? Kaj en kio konsistas tiu HD-DVD, per kio kaj kiel ghi funkcias? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto (la DIPLO)" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
