2009/3/26 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>: > - Se ni jam parolas pri bluradia disko kaj HD-DVD, mi pensas ke estus bone > ankau klarigi pri kio precize temas. > Mi ja imagas ke bluradia disko estas pli potenca (en kio?) ol DVD-disko, sed > kiaj radioj estas tiuj bluaj? Kaj en kio konsistas tiu HD-DVD, per kio kaj > kiel ghi funkcias? > > Vilhelmo Lutermano.
Nur evitu la formon Blu-ray-lumdisko, mi petas :) Efektive temas pri lasero blukolora, kies radio estas pli mallargha ol de normala, rugha lasero. Tial eblas sur disko gravuri pli multajn sulkojn. Estas do bluluma disko, kial ne. Se temas pri dvd-diskoj: la sola oficiala nomo de la formato estas nur la mallongigo DVD, ne tri plenaj vortoj (cifereca chiel-uza disko au cifereca film-disko). Por DVD mi shatas tamen la formon esperantlingvan "lumdiskego" kiu iel montras la grandecon rilate al normala lumdisko. Post la bluluma disko certe aperos almenau kelkaj novaj, pli grandaj formoj de lumaj memorujoj. Mi tamen pensas ke devas post nelonga tempo alveni ties fino. La estonteco estas fulmomemoro, icoj kiuj kostas chiam malpli multe kaj estas pli universale uzeblaj. Ne estos do problemo plu diferencigi diskojn per nomoj respektive al iliaj grandecoj. Amike Przemyslaw Wierzbowski -- Przemysław Wierzbowski skype: pwierzbowski LKK de la 94-a UK en Bjalistoko: http://94uk.bialystok.pl Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl
