Sergio Pokrovskij skribis:

> Mi respondas al la obĵeto de Bertilo.  Laŭ Bertilo, se mi bone lin
> komprenis, traduki "Blue-ray disc" en Esperanton estus katastrofo, ĉar
> ekestus kolizio inter la senco specifa (= "Blue-ray-disko") kaj
> ĝeneralsenca (= bluradia lumdisko).

Ne vere katastrofo, sed se oni ne tradukas tre proksime al la
origina nomo, oni riskas, ke la ligo al tio tute specifa, kion
oni celas per la traduko, perdighas, kaj oni restas anstataue
kun pli ghenerale komprenata kaj uzata - eble ech uzenda -
termino. Do, eble "Blu-radia disko" povus bone funkcii, dum
"blukolorlasera..." au "bluluma..." au simile, fordrivus en
gheneralaecon. Certe plej sekura estus "Blurejo" au simile,
kio tre klare ligighus al tiu specifa - kaj specife nomata -
speco, kiu estas celata. Apud tiu preciza nomo povas kompreneble
uzighi pli gheneralaj vortoj kiel "lumdiskejo", "laserdisko",
"blulasera disko" k.t.p., sed tiuj nomoj estos malpli
precizaj, kio iafoje tute konvenos.

>  Mia obĵeto konsistas en tio, ke
> tia katastrofo estas dekomence propra al la angla lingvo, kaj sekve,
> ke tio probable ne estas serioza problemo.  Tiom malmulte serioza, ke
> vi ŝajne eĉ ne konscias ĝin.

Nu, la efektiva diskospeco havas origine Anglan nomon, kaj
ghi konighas tutmonde lau tiu Angla nomo - cetere literumita
en nenormala maniero, kio faras ghin aparta - esence propra -
nomo, ne priskribo.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a