2009/5/12 Miroslav Malovec <[email protected]>: > Ekzemple mi trovis retejon de ses junaj artistoj > el nacia teatro en Brno, kiuj finis lernejon antaux > du tri jaroj. Ili skribas pri si mem: > "Ni estas ses personecoj" (lauxvorta traduko). > > Ili certe ne volis diri, ke ili estas ses homoj, cxar > tio estas komprenebla, sed ankaux ne "eminentuloj", > cxar tiaj ili ankoraux ne sentas sin. Ili volis > esprimi, ke ili ne estas plu studentoj, lernantaj > fundamentojn de sia profesio, sed jam finbakitaj > memstaraj artistoj, kiuj havas cxiu sian stilon kaj iras > sian propravan vojon. > > Kiel vi tion esperantigus?
Simple: "Ni estas ses artistoj..." Se ili vere sentas bezonon iel sugesti aux klarigi plu: "Ni estas ses profesiaj artistoj...", "Ni estas ses spertaj artistoj...", aux simile. Pri tiu ekzemplo, mi pensas ke ecx en la angla "We are six personalities" sonus iom troige grandioze aux fanfarone, almenaux por mi. Mi ankoraux opinias, ke "ni estas ses personecoj" estas nura nepripensita nacilingvismo kiu sensencas kaj ne kongruas kun la efektiva signifo de -eco. amike, russ
