Kara Wieland,

Kiel mi skribis en administra noto pri radiko "ego/":

>   Mi plu dubas, ke tiu radiko utilas, cxar ni jam havas "mio"
>   kaj "memo", kies eventuala nuanco disde "egoo" estus
>   klarigenda. Cetere mi pli kaj pli ne konsentas konsideri
>   "egoismo" kaj "egoisto" kiel derivajxojn (Sergio kaj Ulriko
>   opinias alie).

kaj en rimarko:

>  C^i tiu radiko estas sufic^e nova kreaj^o. G^i s^ajne pravig^as unue per 
> la internacia faka uzo de la formo „ego“ kaj ankau( per malderivado de la 
> oficialaj radikoj egoism kaj egoist. Ni en tio sekvis [6], sed eblas 
> dubi, c^u vere la senco de „egoismo“ au( „egoisto“ (nocioj nefakaj) glate 
> derivig^as de la faka „egoo“.

Dum tiu demando ne estas solvita, mi konsideras preferinde konservi la 
radikojn "egoism" kaj "egoist", almenaux pro historia kialo, en ilia nuna 
minimuma formo. Eble ni neniam atingos interkonsenton pri tiu afero, sed ne 
gravas, cxar miaopinie la situacio estas klara por leganto, kaj preferinda 
al tiu de PIVoj, kiuj maskas la (eble okaaintan) evoluon.

Kore,

Marc

At 27/06/2009 22:05, you wrote:

>Karaj amikoj,
>
>Russ aldonis anglan tradukon
>http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/historio.pl?art=egoism&r1=1.11&r2=1.12
>al egoism/o, kio havas ligon al ego/ismo.
>Marc antauxe purigis tion artikolon.
>
>Cxu ni bezonas havi tion vorton du foje? Estas la sama vorto.
>Cxu ne pli bone tute forigi la artikolon?
>
>--
>amike
>  Wieland                            mailto:[email protected]
>
>
>
>
>___________________________________________________________
>Der frühe Vogel fängt den Wurm. Hier gelangen Sie zum neuen Yahoo! Mail: 
>http://mail.yahoo.de
>
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>

Rispondere a