En ReVo "inkludi" resendas al "inkluzivi", kun la ekzemplofrazo "ne ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en vortaroj". Sed cxi lasta respondas ja al "inkluzivigi", ne al "inkluzivi". Siavice, kiel difinon de "inkluzivi" ni legas: "Klaresprime enhavi en si". En ordo pri la ekzemplofrazoj "tiu prezo inkluzivas la manĝojn kaj la trinkaĵojn; la akcepto en la kunvenon inkluzivas kompreneble la voĉdonrajton;" sed kion faras en la fino la senplua "inkluzivigi"? Mi ne kaptas.
amike István Ertl
