--- On Tue, 9/22/09, pistike65 wrote:

> En ReVo "inkludi" resendas al "inkluzivi", kun la ekzemplofrazo "ne
> ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en vortaroj".

Mi tuj notu, ke en la bona Esperanto ili inkludus ĝin en vortarojN.

> Sed cxi lasta respondas ja al "inkluzivigi", ne al "inkluzivi".

Jes.  Kaj la difino devas esti:
inkludi = inkluzivigi

> Siavice, kiel difinon de "inkluzivi" ni legas: "Klaresprime enhavi
> en si". En ordo pri la ekzemplofrazoj "tiu prezo inkluzivas la
> manĝojn kaj la trinkaĵojn; la akcepto en la kunvenon inkluzivas
> kompreneble la voĉdonrajton;" sed kion faras en la fino la senplua
> "inkluzivigi"?  Mi ne kaptas.

Ĝi indikas ekziston de la koncerna formo, kiun detale priskribi la
PV-aŭtoroj ne volis.  Ni, kompreneble, devas ĝin apartigi.

La situacio pri inkludi/inkluzivi iom similas la situacion pri
prezenti/reprezenti:

La pentristo prezentis la batalon per bildo => la bildo prezentas
batalon.

Sed:
la ambasadoro reprezentis la reĝon =>
la reĝo reprezentigis sin per la ambasadoro.

Alivorte: mi faras laboron per ilo => la ilo faras la laboron;
Mi skribas leteron per krajono; la krajono skribas bone.

Tio estas metonimio, kaj ĝi povas funkcii nur unudirekte: de aganto al
rimedo.  Inversdirekta metonimio en Esperanto ne ekzistas: estas eraro
diri "Mi reprezentas la arbon per desegno" aŭ "mi anstataŭas ĉi tiun
signon per iu alia".

"Inkludi" do funkcias simile al "enfermi":
"Mi enfermis ion en la ujo" => "la kristalo enfermas malpuraĵon" [PIV2]

Dum "inkluzivi" similas al "enhavi"; kaj la koncerna metonimio
postulas malimplican "enhavIGi".

Alivorte, PIV2 kaj la nuna ReVo eraras pri "inkludi".  Ĝi nepre estu
difinita per "inkluzivigi"; kaj la sencon "inkluzivi" ĝi aŭtomate
ricevos per regula metonimio.

-- 
Sergio



      

Rispondere a