István: >En ReVo "inkludi" resendas al "inkluzivi", kun la ekzemplofrazo "ne >ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en vortaroj". Sed cxi lasta >respondas ja al "inkluzivigi", ne al "inkluzivi".
Jes, estas nekoherajxo. Mi mem ne uzas "inkludi", sed volonte kredas al Paul, ke multaj homoj uzas gxin kun la signifo "inkluzivi" (i.a. en matematika signifo, kiel mi skribis en rimarko cxe tiufaka senco de "inkluzivi"). >Siavice, kiel difinon de "inkluzivi" ni legas: "Klaresprime enhavi en si". >En ordo pri la ekzemplofrazoj >"tiu prezo inkluzivas la manĝojn kaj la trinkaĵojn; la akcepto >en la kunvenon inkluzivas kompreneble la voĉdonrajton;" >sed kion faras en la fino la senplua "inkluzivigi"? Mi ne kaptas. Efektive mi kulpas pri tio. Estas postrestajxo de la PV-a redaktomaniero, kiu ebligis citi derivajxon kiel ekzemplon. Mi uzis tiun cxi trukon, supozeble cxar ne sukcesis trovi auxtoritatan ekzemplon kun "inkluzivigi". Sed mi tute konsentas, ke necesas apartigi gxin, lauxeble kun bona literatura ekzemplo. Kore, Marc
