--- On Thu, 9/24/09, [email protected] wrote:
[...]
> Ankaŭ la vorto "repremo" estas uzata, mi neniam ĝin renkontis sed mi
> ĵus kontrolis per la reto kaj trovis "repremo" en la celata senco de
> "represio".
En la senco "represio" (kiam temis pri la Francia Revolucio) -- kaj en
aliaj sencoj:
"La repremo de la feŭdala anarhio favoris kaj al evoluo de la
urbindustrioj" ...
"La Sankta Alianco ankaŭ partoprenis repremon al naciisma movado" ...
"La kolesterolo ... povas agi aŭ per repremo" ...
La senco estas proksima -- tamen ja alia. Ruse mi tradukus tiujn
uzojn per "подавление", "подавить" (écraser, étouffer) kaj maleblas
tie uzi "represio"n.
> Renato:
>> Mi dubas. Li montris, ke ĝi estas uzata en difinita teritorio
>> (Rusujo, Litovujo kaj ankoraŭ alia balta lando, se mi ne
>> eraras). Multon plian oni bezonus por enmeti vorton en REVOn.
Se mi donis tri ekzemplojn, tio ne signifas ke ili elĉerpas la tutan
uzadon. Tri ekzemploj estas konsiderinde pli multe ol averaĝe en ReVo.
> Sed "submeto" ne sufiĉas.
> Oni povas konservi "represi-" kaj sendi ligon al "repremo".
Principe mi aprobas uzadon de trafaj kunmetaĵoj anstataŭ pruntitaj
tradukvortoj -- kondiĉe ke ili ja estas trafaj.
En la frua Esperanto la sencon de "aspekti" Z esprimis per la
kunmetaĵo "elrigardi". Tio paŭsas la germanan "aus/sehen", la rusan
"вы/глядеть", la anglan "to look (pale, similar, like smth)" ... sed
probable ŝajnis enigma por la francoj (ankaŭ por la anglalingvanoj "to
look out" havus tute alian signifon). Tial mi forte preferas
specialan radikvorton "aspekti".
En "repremi" mi vidas la etimologion -- sed ne trovas trafan esprimon
de la ideo. Via klarigo, kiel mi ĝin komprenas, min ne konvinkas:
"Oni anticipe reagas je eventuala misfaro". Proksimume kiel se mi
dirus: "Vi anticipe ripetis la frazon kiun mi estis dironta".
"Repremo" por "represio" estas proksimume same maltrafa kiel la
ĉi-supra "ripetis" :)
--
Sergio