> "Prezento de tia manĝujo, en kiu, laŭ la Biblio, Kristo kuŝis tuj
> post la nasko"
> 
> Laŭ Biblio (kial "_la_ Biblio"? aliflanke, ne malkonvenus "la
> Kristo"; sed pli konvenus "(la) ĵusnaskita Jesuo"), tiu "manĝujo"
> nomiĝas "staltrogo":

Jes.
Kial ne: "Artefarita/Arta? prezento de la staltrogo en kiu, laŭ Biblio, 
la ĵusnakita Jesuo kuŝis"

> ,----
> | Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj
> | kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la
> | gastejo [Luko 2:7]
> `----
> 
> Mi neniam renkontis tiun preciozan vorton "kripo" (eble ĉar tiaj
> teatraĵoj ne ekzistas en Ortodoksujo). 

Ĝi ne estas precioza vorto por multaj kristanoj.
Kripoj apartenas al la kristana kulturo en pluraj landoj.
Staltrogo estas la vorto kiu priskribas la lokon kie Jesuo naskiĝis 
laŭbiblie. Kripo estas tute alio: kripoj videblas en katolikaj preĝejoj 
kiam alproksimiĝas la 25a de decembro.

> Prezenton de staltrogo mi
> normale nomus "staltrogo", samkiel prezenton de la Dipatrino mi nomus
> "Dipatrino" (ne "madono" -- krom se mi iel speciale volus aludi ian
> italan stilon). Eble konvenus indiki, ke temas pri regiona apartaĵo
> (en iuj landoj ...). Kaj aldoni teatran/belartan fakmarko(j)n.

Hm! Hm!
Vi mem konsciis ke temas pri prezento. Por prezenti la staltrogon kiam 
oni festas kristnaskon, ne ekzistas alia termino ol "kripo", la vorto 
ekzistas kaj bezonatas por iuj.
Por prezenti la Dipatrinon, mi simple dirus "Statuo de Maria", la vorton 
"Madono" mi ne konas dum mi konas "Itron Varia" ;-).
Mireja

Rispondere a