>>>> Mireja: >>>> Mi proponas tiun difinon: >>>> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de >>>> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, videblas porbesta manĝujo, >>>> azeno, ŝafoj, kaj la kernaj roluloj: Maria, Jozefo kaj Jesuo."
>>> Paŭl >>> Bone. Mi tamen proponas aldoni la vorton "ekzemple" post "videblas", >>> ĉar tio, kion oni vidas, ja dependas de regiono al regiono. Ĉe ni oni >>> ĉiam vidas (vir)bovon ekzemple, dum la ŝafoj aldoniĝas nur en la 6a de >>> januaro ... > Kroma rimarko: La kapvorto estas kripo, singulare. Do ankaŭ la difino > rilatu al singulara vorto. Pro tio mi proponas modifi vian difinon jene: > > (kripo estas) arta reprezento de la sceno de la naskiĝo de Jesuo, en kiu > videblas inter aliaj porbesta manĝujo, azeno, bovo, ŝafoj kaj la kernaj > roluloj Maria, Jozefo kaj Jesuo. Mi ĵus legis la respondon de Sergio al mia ĉi-matena afiŝo. Sekve, eble pli bone estas "figuras" anstataŭ "videblas" sed la verbo ne taŭgas por la staltrogo do nova provo: ---------- (kripo estas) arta reprezento de la sceno de la naskiĝo de Jesuo, en kiu videblas inter aliaj staltrogo/porbesta manĝujo?, kaj figuras azeno, bovo, ŝafoj ĉe/ĉirkaŭ/apud/kaj? la kernaj roluloj Maria, Jozefo kaj Jesuo. ---------- >> Mi proponas aldoni estkiel ekzemplo: >> " En la staleto jam estis preparita vera kripo, mankis nur la eta Jesuo >> apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta >> Maria kaj pacienca Jozefo." kun ligilo al la bela teksto de Marija >> Belošević. > En ordo. Mi aldonos tion morgaŭ aŭ semajnfine. Dankon Mireja
