Sergio:
Mi konsentas kun Sergio. La du ordonoj "atentu" kaj "ripozu" estas nenio alia ol redoni en Esperanto de la italaj ordonoj "attenti" kaj "riposo".Ĉiel ajn, "ripozu" ŝajnas al mi malkonvena kaj misgvida.
Leginte ĉiujn prezentitajn variaĵojn mi ankoraŭ opinias, ke "senmove!" kaj "malstreĉe!" estas pli klaraj.
Cetere, ĉu ne estus oportune ekscii, kiel oni diras tiun ordonojn en la japana, en la ĉina kaj simile?
Amike Renato
