Jen nur ĝenerala rimarkigo (mi longe ne sekvis la fadenon):
Lingvo ankaŭ ekzistas en ŝanĝiĝanta kunteksto (Ludvig Vitgenŝtejn), kun asocioj 
kaj kulturaj influoj.
En ĉi tiu militajra kunteksto la nediritaj cirkonstancoj ludas demonstreblan 
rolon.
Do "atentu!" ("senmove") oni povas asocii kun grava anonco, kvazaŭatentaj 
rigidaj sintenoj, grava generalo, k.t.p.
Mi dubas ke ekzakta semantika priskribo estas pli bona traduko (senmove) ol 
laŭlitera traduko de konvenciaj nomigoj (atentu). Instigitaj mensaj asocioj 
ankaŭ gravas. Tamen nur en ĉi tiaj etaj kuntekstoj.

Pardonu se mi rekirlas en la akvoj de la diskuto, sed mi pensis, ke senmoveco 
ne estas la vera GRAVA intenco, sed atentemo - en moderna soldataro. Malgraŭ ke 
oni postulas nur senmovecon de ĉiuj, atentemo estas la pravigo. Senmoveco la 
metodo.

Joop



      

Rispondere a