Bertilo:

>Mireille Corobu skribis:
>
> > Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare
> > diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke la
> > francoj plejparte loĝas en Francujo.
>
>Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu
>la simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas
>nun, kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la
>sinonimo "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_.

Efektive: plene samsignifaj (kvankam iuj volas subsxovi nuancojn por 
difinitaj landoj, sed tio ne okazas por Francujo). Ne malofte okazas, ke 
stila diferenco estas erare sentata kiel senca diferenco.

Kore,

Marc



Rispondere a