--- In [email protected], "pistike65" <istvan.e...@...> wrote: > Kara Johano, > > Estas iluzio opinii ke Esperanto povos gardi unuecan uzadon sen desupra > > reghisorado.
> Kial tio estus iluzio? Esperanto neniam estis de supre reghisorata. > Ghuste > Vi jhus montris al la manko de lernejsistemo trudanta specifan formon. Vi pravas ke mi ne bone vortigis mian opinion. Mi diru alie: Esperanto neniam estos prenita serioze en la ekstera mondo, se ghi ne estos pli unueca. Se, por preni du simplajn ekzemplojn, a) ekzistas tri vortoj por frukteto: vinbero, uvo kaj traubo b) Esperanto kiel hejma lingvo prezentighas problemo (problemetoj; almenau por Svetlana kaj mi), montrighas ke ni ghis nun ne sukcesis sufiche organizi nin lingve, manke de sukcesa lingva autoritato ktp. Jes la lingvo kontentige funkcias inter ni, sed ghia korpuso estas malbone difinita kaj fake subevoluinta. Tiu stato de Esperanto estas al mi malfacile akceptebla. > Gxuste nun ni vivas epokon kiam uzantoj de Esperanto havas aliron al, kaj > estas influataj de, samaj enhavoj en multe pli granda skalo ol antauxe. La > rezulto povas esti nur lingvo pli unueca ol antauxe. Kaj notu ke mi ecx ne > diras ke tio estus dezirata, mi diras nur ke > Via timo pri malunuecigxo lingva estas senbaza. Mi konsentas kun vi. > ne en la senco "deviga regularo kaj lernita obeo necesa por la bonordo de iu > anaro", nur en la senco "reguloj rekomendindaj por certigi la bonan > funkciadon de la homaj kapabloj" (ambaux sencoj el ReVo) Mi konsentas. Bedaurinde la persistaj lingvaj 'anarkiistoj' shatas skizi bildon ke adeptoj de 'la bona lingvo' volas devigi aliajn. Ni ne havas sekretajn armilojn. Pripensu: Kiom da redaktantoj de revuoj estas membroj de [email protected] kaj similaj retdiskutlistoj ? > Ne miru: populareco dependas pli de trafa surmerkatigo ol de interna valoro. Vi pravas. Oni verku kaj merkatigu aliajn lernolibrojn ol 'Esperanto per la rekta metodo'. Amike, Johan
