Kara Johano, --- In [email protected], "Johan" <derks....@...> wrote: > > Istvan: > > Johan: sed ne komprenis, ke al la kerno de la instruado de Esperanto > > apartenas alsimiligado de la instruato al disciplinama kulturo, > > > disciplino en Esperantujo??? Vi revas. > Pensu pri la historio de formado de naciaj lingvoj: Ili chiuj estas la > altrudado de iu 'dialekto' al la lernejmastroj pere de la shtate reghisorita > instrusistemo.
Mi dirus "iu lingvoformo", cxar foje temis pri kompromiso de dialektoj, aux la konkretaj situacioj alie malsimilis. > Estas iluzio opinii ke Esperanto povos gardi unuecan uzadon sen desupra > reghisorado. Kial tio estus iluzio? Esperanto neniam estis de supre regxisorata. Gxuste Vi jxus montris al la manko de lernejsistemo trudanta specifan formon. Gxuste nun ni vivas epokon kiam uzantoj de Esperanto havas aliron al, kaj estas influataj de, samaj enhavoj en multe pli granda skalo ol antauxe. La rezulto povas esti nur lingvo pli unueca ol antauxe. Kaj notu ke mi ecx ne diras ke tio estus dezirata, mi diras nur ke Via timo pri malunuecigxo lingva estas senbaza. >Apud la Akademio nun kreskas aliaj instrumentoj: www.bonalingvo.it, >[email protected], [email protected], kiuj alstrebas >harmonion. > Kion ni minimume bezonas estas disciplino de verkantoj de lernolibroj kaj de > retkursoj. disciplino: se temas pri lernolibroj kaj retkursoj, mi povas akcepti la vorton, sed ne en la senco "deviga regularo kaj lernita obeo necesa por la bonordo de iu anaro", nur en la senco "reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj" (ambaux sencoj el ReVo). > Kvankam mi diplomighis Cseh-instruisto, mi pledas por retroveno al profunda > tralaborado de Esperanta gramatiko kaj ekzercado de frazostrukturoj, sintakso > kaj eliminado de enstelighintaj nacilingvaj idiomajhoj, en naciaj lingvoj. > Multe mirigas min la populareco de "Esperanto per la rekta metodo", kiu ne > estas trejniva kaj bedaurinde plene europeca. Ne miru: populareco dependas pli de trafa surmerkatigo ol de interna valoro. > Chu en tiuj 24 lingvoj al kiuj oni tradukis ghin jam ne ekzistas pli fundaj > lernolibroj? almenaux ne en la leceburga; cxe ni gxi estas bonvenega > > Johan: specife pri la Fundamento de Esperanto (kun studado de la > > Antauparolo, > > Oni chesu surpiedestaligi tiun antikvajhon - certe studindan kaj > > netusheblan, simile al religia relikvo > Vi uzas la vorton 'antikvajho' malprave en malhonorema maniero. Sen la > Fundamento oni ne povas kompreni la bazon de la gramatiko, la principojn de > vortfarado, la karakteron de sufiksado ktp. ne, ne temas pri malhonorigo - mi celas ion similan ekz. al la instigo studi la Biblion ne kiel sendubajn diajn ordonojn sed kiel produkton de homa intelekto. Por kompreni kaj lerni la lingvon, eblas uzi la Fundamenton, kaj super iu nivelo tio estas ecx nepra (kiel ekz. por studento pri nederlandistiko legi la verkojn de Vondel), sed gxenerale suficxas studi diversajn produktojn de la efektiva lingvouzo. > > por kiu gravas oficialeco? jam tridek jarojn mi uzas Espon sen zorgi pri > > oficialeco kaj fundamenteco. > Jes, kiu ne ? > Sed se oni verkas libron ekz. kiel La postdomo, kaj ne zorgas eviti modajn > vortojn au intelektulajhojn, oni produktas kuriozajhon, ridigan ja, anstatau > vere leginda kaj facile komprenebla libro. Mia intenco kun La postdomo efektive estis verki ridigan kuriozajxon. Verkonte alion, mi eble havos aliajn intencojn. amike Istvan Ertl
