Kara Johano,

mi konstatas ke en cxi tiu Via mesagxo mi (volonte!) preskaux cxion konsentas, 
krom:

--- In [email protected], "Johan" <derks....@...> wrote:

>Bedaurinde la persistaj lingvaj 'anarkiistoj' shatas skizi bildon ke adeptoj 
>de 'la bona lingvo' volas devigi aliajn.

mi ne scias kiu estas lingva anarkiisto - eble mi?
Se mi formulu opinion pri la "adeptoj de 'la bona lingvo' " (esprimo kiun mi ne 
emas akcepti, ecx inter citiloj, cxar gxi subkomprenigas ke nur iu parto, iu 
speco de nia lingvo estas bona), adeptoj kiuj certe estas malsimilaj inter si: 
nu, ja sxajnas ke kelkaj el ili "volas devigi aliajn", almenaux en formo de 
malrokemendoj, kio ja pli mildas ol malpermeso.

amike
István Ertl

Rispondere a